domingo, 23 de outubro de 2016

La falsa dilemo inter religio kaj scienco: tradução do artigo "O falso dilema da religião versus ciência"


artigo 'O falso dilema da religião versus ciência'

tradução para Esperanto:

 

La falsa dilemo inter religio kaj scienco


Antaŭ kelkaj tagoj, mi legis gazetartikolon nomata: "efikoj de meditado estas science pruvita." En alia okazo, mi vidis alian diraĵon: "Sciencistoj pruvis homan reenkarniĝon" ... Aliaj diskutas pri homeopatio... psikanalizo, metapsikio, kaj multaj aliaj konadoj, ĉu estas scienco aŭ ne ... Eĉ diskutas "sciencan evidentecon de kreismo" kaj multaj komencis meti sciencon kontraŭ religion...

Sed, kio estas scienco? Laŭ fama sciencisto Newton Freire-Maia, eĉ la sciencistoj mem ne interkonsentas. Ili certe scias ke scienco, strikte parolante, konsistas malglate, "aro de difinoj, leĝoj, teorioj, modeloj, inter aliaj, akiritaj tra specifa metodologio (nomita 'scienca'), kaj celanta koni parton de realo". Do, se vi ne uzas ĉi tiun metodologion, ne estas scienco, kaj fino.

Nu, kiuj difinas kio estas la "scienca metodo"? Respondo: sciencistoj. Kaj kiuj decidas kion estas kaj kio ne estas scienco? R: La konsento de la opinioj de sciencistoj. Kiam bona parto de sciencistoj decidas ke io estas jam scienco, do, ĝi estas.


Multaj personoj bedaŭras aŭ ofendiĝas kiam iu diras al ili, ke io ne estas 'science pruvita'. Okazas ke multaj gravaj kaj valoraj konadoj ne estas scienco. Religioj ne estas scienco, evidente. Metapsikio kaj nifologio ankaŭ ne. Literaturo ne estas scienco, muziko ne estas scienco (la artoj ĝenerale, ne), nek filozofio estas scienco ... Ĉu vi iam pripensis kiom da mirindaĵoj ne estas scienco? kia bona estas tiel! Ververe, ni perdas nenion, se io aŭ ne ĉio estas scienco.

Alia miskompreno estas pensi ke scienco estas sinonimo de vero. La historio de scienco nin instruis ke scienco ne trovos la veron 'nuda kaj kruda'. Alia granda sciencisto kaj filozofo de la dudeka jarcento, K. Pooper, klarigas ke scienco estas la serĉo por la verŝajneco (kio ŝajnas esti vera). La scienco esence traktas probablecajn koncepto jn de vero. Eĉ la teorioj – pomo-okuloj de la sicenco - ne estas objektivaj priskriboj de la realo. Teorioj povas esti apogitaj per faktoj- kaj tiel estos bonaj teorioj- sed nur tio. Teorioj, de tempo al tempo kaj kun la apero de novaj teknologiaj kontribuaĵoj, estos anstataŭigitaj de aliaj priskriboj aŭ klarigaj modeloj de mezureblaj realaĵoj.

Sed almenaŭ ni povas diri ke estas nur sciencaj faktoroj en scienco, ĉu ne? Ankaŭ ne: Nesciencaj kulturaj faktoroj - kiel religia, ekonomia, politika, nacia kaj aŭtoritata faktoroj- influas disvolviĝon kaj akceptadon de sciencaj teorioj. Fakte, scienco ne estas neŭtrala.

Do, ne esperu sciencan evidentecon de la ekzisto de Dio, de Jesua mirakloj, de kreismo, de la ravo de sanktuloj aŭ evidenteco de ekstazo* de orienta meditado. Scienco ne ekzistas por tio.

Fariĝas klara ke ĝi estas metita en malsama epistemologiaj nivelo de religio, ĉu ne? ĝia studcelo estas specifa, tio estas, mezureblaj fenomenoj. Malsimile, religio havas alian metodologion, aliajn aksiomojn kaj celojn, havas kiel objekto de kontemplado kaj konsiderado, la nemezureblo, nekontrolebla laboratorie...

Kial, do, ni nutras tiun falsan dilemon? Ili estas malsamaj sciadoj, ĉiu kun ĝia propra intenco. Do, interkonsentu ni: ni povas esti religiuloj kaj scienculoj samtempe, sed ne fali en tenton de miksi scienc-metodologion kun la alia metodologio, ĉu ne?

Neniu fariĝas pli kredanto aŭ malpli ateisto ĉar scienco konfirmas kredojn de iu aŭ alia religio. Neniu estas pli aŭ malpli etikaj ĉar scienco tiel pruvis kaj certigis. Homoj  estas kompleksaj: multaj kulturoj, multaj sciadoj kaj, bezonoj (fizikaj, mensaj kaj spiritaj). Nia fido kaj nia rezonado devas kuniri, sen alveturi unu al alia.

Silvio Motta Maximino – preleganto, filozofia kaj antropologia profesoro 

* nomata “samadhi”

publicado no Jornal da Cidade - pág.  02 no dia 22/10/2016



Nenhum comentário:

Postar um comentário